Esplorilo 7 RC1
Mi informiĝis de blogero de Robert SCOBLE pri la eldonado de Esplorilo 7 RC1 (unua kandidato por publika eldono). Ĝi haveblas en la angla kaj ankaŭ en multaj aliaj lingvoj, kiel la germana kaj la hispana.
La kandidato estas iomete pli bona ol la antaŭeldonoj, sed ili ĉiuj estas multe pli bonaj ol Esplorilo 6, la plej uzata TTT-legilo. Tamen Esplorilo 7 ne estas tiel bona kiel la TTT-legiloj de Mozilo kaj Opero.
Ĉi tiu blogo estas plejparte neuzebla en Esplorilo 6 pro la “nerulumebla enhavo” cimo. Tio estas unu el la riparataj cimoj en Esplorilo 7. Espereble la fina eldono de Esplorilo 7 baldaŭ haveblos kaj la plejparto da uzuloj perforte aktualiĝos.