XHTML ne estas malbona ideo
Ĵuse Emil STENSTRÖM blogis, ke XHTML estas malbona ideo. Ĉu tio veras? Mi opinias: ne.
XHTML nur postulas, ke oni prave lernu la lingvon. HTML estas tro “pardonema”, uzi anglaĵon. La studanto povas ne disponi la regulojn kaj uzas aferojn, kiuj nur funkcias en sia propra (preferata) TTT-legilo.
Sed XHTML estas pli severa. Tio plibonigas la kodon fare de la studanto kaj rapidigas sian lernadon.
XHTML estas bona, aŭ almenaŭ malpli malbona ol HTML. Tamen, universitatoj ankoraŭ bezonas instrui ĝin. Kaj XHTML 2 estas bonega ideo.