Ĉu mia blogo legindas?
Mi ne konis blogojn, kiam mi komencis ĉi tiun. Malgraŭ tio mia unua afiŝo klarigis la celojn de ĝi.
Pli malfrue mi plenigis mian prian paĝon, kiel la blogero fare de Lorelle, Kiu ajn estas vi?, kaj blogeroj fare de aliuloj konsilas. Do, ĉu ĝi sufiĉe bonas? Ĉu mi bezonos pli da informoj pri mi antaŭ ol ĝi estos leginda kaj komentinda? Kia speco de informoj? Ĉu aŭ mi nur estas seninteresa?