La domo de karotoj
{ Miaj ĝenaj skribaĵoj }

2006-okt-22

Esplorilo 7 estas eldonita

Arkivita sub: TTT de Keĉjo je 04:48 UTC

Mikrosofto finfine estas eldoninta eldonon 7 de Esplorilo por eldonoj XP kaj pli malfrua de Vindozo. Ĉi tiu blogo pli bone elmontriĝas per ĝi ol Esplorilo 6, sed ne ekzistas rimarkinda malsameco inter ĝi kaj RC1.

Ekzistas la samaj problemoj kiel RC1, inkluzive de tio, ke nia lingvo ne estas en la listo por “enhava intertrakto.” Tamen oni povas enmeti la ĉenon eo permane por ebligi iajn haveblajn e-enhavojn, kaj si oni antaŭe enmetis la ĉenon, la nova muntaĵo nepre retenu ĝin.

La eldono estas tuj elŝutebla, kaj ĉiuj, kiuj havas eldonon XP aŭ pli nova de Vindozo deviĝos atingi ĝin per “aŭtomata ĝisdatitgo”, se oni ne malebligis aŭtomatan ĝisdatigadon.

Mi ne jam ekzamenis la programon en Linuksaĵo per WINE. Mi eble baldaŭ provos vidi la funkcian statuson de tiu kombino. Rilatflanke mi devos atingi funkcian modemon en Linuksaĵo; Vindozo estas doloriga.

Plu informoj eble estas venontaj.

Komentoj

Neniuj komentoj

Reenaĵoj

Neniuj reenaĵoj

La komentoj de tiu ĉi afiŝo kiel RSS. TrackBack URI

Komenti

Motorata per WordPress 2.6.3

Bad Behavior has blocked 41 access attempts in the last 7 days.