Kiom plu da tempo Esplorilo 6 restos uzatan?
Esplorilo 7 antaŭ nelonge estis eldonita. Nun, Kriĉjo WILSON de Mikrosofto diras, ke alŝutado de Esplorilo 7 preterpasas antaŭvidon.
Dume Kimberly BLESSING pripensas ĉu Esplorilo 6 daŭros, tiel longe kiel Navigilo 4. Mi certe esperas: ne. Tamen, la UI de Esplorilo 7 estas tre malbona, malkiel la “konata” etoso de Netskapo 6.2 (kiu aspektis ĝuste samkiel la UI-on de Navigilo 4).
Mi tamen malkonsentas kun ŝi pri l’uzanto senekzamene akceptanta la aktualigojn. Nefakuloj de komputiloj laŭ mia travivado ordinare malakcepti tiajn. Sed Esplorilo 6 estas ĝeno, do mi certe esperas, ke ŝi ĝustas.